ave_matthew wrote:Dankon! Cxu Signifi estas la vorto normala? Mi utilizisuzis voli diri cxar mi parolas francan lingvon kaj gxi estas en la retvortaro dade lernu.net.
kial kiu anstataŭ ke? Cxu vi konas kie trovi vortaron pli bona(n?).
Jes, signifi estas la kutime uzata vorto por tia signifo. Oni uzas kiu, kiam ĝi rilatas al antaŭe uzita vorto. Ekzemple: vorto, kiu signifas. Kio signifas? La vorto.
tesseraktik wrote:Dankon
porpro viaj korektoj

Roĝer wrote:Kio estas elfa akĉento?
Tiu. Kaj
tiu.
Ĝi iel similas finnan akĉenton.
Mi ankaŭ parolas loĵbanon kun simila akĉento.
Roĝer wrote:Kiam mi unue parolis Esperanton, tiam homoj diris, ke mi havas slovakan akĉenton (strange, ĉar mi tute ne parolas tiun lingvon). Poste ŝajne mia akĉento iĝis pli nederlanda, sed tio ankaŭ dependas de ĉirkaŭ kiaj homoj mi estas. Inter italoj mi ekparolas kun itala akĉento, inter francoj kun franca akĉento ktp.
Kio estas "ktp"?
Nu jes, vi pravas pri elfa akĉento, sed mi pensas, ke pli da homoj komprenos vin, se vi dirus 'finna akĉento'. Eble mi eraras. Ktp signifas kaj tiel plu, uzata kiel etc.
Ceteraĵo: Ĉu iu ĉi tie jam vidis conlang? En tiu interesa mallonga filmo, kiu temas pri klubo de ŝatantoj de konstruitaj lingvoj, esperantistoj estas la ĉefaj malamikoj.
Jen ligilo.
Ik ben niet koppig, ik heb gewoon gelijk.